Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 280 (2011-08-22)
[pri IJK] Oficialaj lingvoekzamenoj pri Esperanto kaj Komuna Eŭropa Referenckadro en Barcelono kadre de la 35a Kataluna Kongreso de Esperanto

Dum la 35a Kataluna Kongreso de Esperanto (Barcelono 28-31 oktobro 2011) eblos fari lingvajn ekzamenojn pri Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) en la niveloj B1, B2 kaj C1. La atestilon de la ekzamenoj oni agnoskas kaj traktas kiel la aliajn lingvoekzamenajn diplomojn referencitaj de KER. Mem la atestilo estas impona, oficiala dokumento, verkita en 4 lingvoj (Esperanto, angla, germana kaj franca).

Por ke la Kataluna Kongreso proponu tiun eblecon devas esti almenaŭ po 12 aŭ 15 aliĝintoj por nivelo.

Depende, do, de viaj respondoj, ebleco havi oficialan atestilon pri lingvoscipovo de Esperanto estos en la 35a Kataluna Kongreso de Esperanto.

Legu pli: http://www.esperanto.cat/kongresoj/2011/

Amike, Farri

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026